BLUE
Nnulo.bsky.social

“Gruntin estis ruĝa, spiris malfacile kaj pensis nur pri tio, ke li revarmigis sur sia brusto serpenton” – Miĥail Bulgakov, La Majstro kaj Margarita | li varmigis sur sia brusto serpenton = что он отогрел у себя на груди змею #legosigno

0
Nnulo.bsky.social

“kaj Lisbono scintilis en la lazuro de atlantika brizo, asertas Pereira” – Antonio Tabucchi, Asertas Pereira | scintilli = brilflagri #legosigno

0
Nnulo.bsky.social

“kaj ĉiam ŝvebis fritaĵa stinko pro la pordistino, megero” – Antonio Tabucchi, Asertas Pereira | stinko = fiodoro, malbonodoro, haladzo #legosigno

1
Nnulo.bsky.social

“sed pri unu afero li ne sukcesis kredi: pri la resurekto de la karno” – Antonio Tabucchi, Asertas Pereira | resurekto = reviviĝo, releviĝo #legosigno

1
Nnulo.bsky.social

“Pompa somera tago, sunplena kaj venteta, Lisbono splendis” – Antonio Tabucchi, Asertas Pereira | splendi = aspekti pompe brila aŭ bele kaj lukse impresanta #legosigno

1
Nnulo.bsky.social

“forigante de si sekiĝintajn glebojn el florbedoj” – Ĥristina Kozlovska, La bankoficisto | glebo = terbulo #legosigno

0
Nnulo.bsky.social

“Serpentoj, vipuridoj! Kiel vi povos eviti la juĝon de Gehena?” – La evangelio laŭ Sankta Mateo 23:33 | 蛇よ、マムシの子よ。あなたがたはどうやってゲヘナの裁きから逃れることができるだろうか。 #legosigno

2
Nnulo.bsky.social

“Kaj speciale pri vi, vipurido” – Miĥail Bulgakov, La Majstro kaj Margarita | vipurido マムシの子 / ロシア語版では гнида シラミの卵; 汚らわしいやつ / 水野忠夫訳の日本語版ではうじ虫 #legosigno

1
Nnulo.bsky.social

Ĉe la reta librovendejo Amazon mi mendis librojn “Pli leĝera ol aero” de Ĥristina Kozlovska, kaj “La ŝirmejo” de Sergio Paulo Viana. フリスティーナ・コズロフスカの短篇集『空気より軽い』、セルヂオ・パウロ・ヴィアナ『避難所』を注文した。 #esperanto#エスペラント#legosigno

1
Nnulo.bsky.social

“Por piede ĉirkaŭiri Luksemburgion oni bezonas preskaŭ tutan tagon, kio igas kelkajn aŭstraliajn bienulojn flavmienuloj, pro envio” – Francis Kirps, Planedo Luksemburgio Mi iam ie legis, ke en Francujo flavo signifas envion. Mi legis ankaŭ ke envio havas verdajn okulojn. #legosigno

0